Eŭropa Junularo

Interregiona retejo
Witryna międzyregionalna

Laŭtema indekso / Indeks tematyczny:: eo: Esperanta versiocs: Česká verzede: Deutsche Version  • en: English versiones: Versión españolafr: Version françaiseit: Versione italianapl: Wersja polska ua: Українська версія
 
Z kart historii

Kampanjo „Lazuro“ de la Pola Esperanto-Junularo
Akcja „Błękit“ Polskiej Młodzieży Esperanckiej

Kampanjo „Lazuro“ de PEJ

I  NOMO KAJ KARAKTERO

1. Kampanjo nomiĝas LAZURO, ĉar tiu ĉi koloro simbolas unuecon de tuthoma fami1io kaj unuecon de ĝiaj fundamentaj interesoj kaj krome estas ankaŭ akceptita en emblemoj de UNO.
2. En kadroj de la kampanjo kunlaboras junualaro de mezlernejo,j, asociigita en lernejaj rondoj de Esperanto-Junularo.
3. La kampanjon gvidas Fako de Mezernejoj ĉe Ĉefa Estraro de la Pola Esperanto-Junualaro (Wrocław, str. Dubois 3).

II  CELOJ

A. Edukaj
1. La kampanjo koneksas al rezolucio akceptita dum la XV-a Sesio de Ĝenerala Asembleo de UNO (1960), pritraktanta rimedojn celantajn disvastigi inter la junularo pacideojn, reciprokan estimon kaj kompreniĝon inter la popoloj kaj rekomendanta disvastigon de la libera interŝanĝo de opinioj inter la diversnanacia junu1aro.
2. La Kampanjo LAZURO koneksas ankaŭ al rezolucio akceptita dum l1-a Sesio de Ĝenerala Konferenco de
UNESCO, kiu rekomendas pliintensigon de klopodoj en la sfero de unuigo de edukaj celoj kun principoj de to1eremo plena objektiveco kaj zorgo pri konservo de pacaj rilatoj inter la nacioj kaj rasoj.

B. Ekkonaj
1. La Kampanjo LAZURO intencas voki kaj firmigi intelektajn pasiojn de ekkonado de ĉiuspecaj simptomoj de
vivo kaj ku1turo de poploj. Laborspertoj de Pola Esperanto-Jnularo kun junularo de mezlernejoj kaj komencaj
tiudirektaj esp1oroj pruvas, ke ĝisnuna kno de a1ilandaj problemoj estas će lernantoj plurfoje malmu1ta
kaj supraĵa.
    Nia lando bezonas mulltajn spertu1ojn, inter kiuj ankaŭ ku1turesploristojn. Frua disvolvado de kulturaj intere-siĝoj inter la junularo povas volontigi ĝin al entrepreno de sciencaj esploroj sur tiu ći kampo, en momento kiam ĝi atingos sufiĉan klerecon.
2. La Kmnpanjo LAZURO intencas ankaŭ instrui Internacian Lingvon Esperanto kiel neŭtralan kaj plej facilan r!medon de 1nterhoma kompreniĝo. Interesiĝo pri difinita lando devas ankaŭ instigi partoprenantojn de la Kampanjo LAZURO al 1ernado de aliaj lingvoj.
3. Pluraj kontaktoj, kiujn interligas pola junularo pere de Esperanto kun junularo de aliaj landoj, donas la okazon por konstanta informado de eksterlandaj medioj pri kulturaj valoraj kaj sociaj akiraĵoj de Pollando.

III  PROGRAMAJ – ORGANIZAJ PRINCIPOJ

1. Rondo anoncas sian aliĝon al Kampanjo al Ĉefa Estraro de Pola Esperanto-Junularo (Wrocław, str. Dubois 3).
2. Rondo elektas kontinenton (ekz. Afriko, Eŭropo) aŭ grupon de landoj formantaj komunumon historian, geografian, politikan (ekz. Benelux, Hindoĉinio, Maghreb, Skandinavio) aŭ unuopan landon (ekz. Ang1ujo, Francujo, Sovetunio) kaj speciale interesiĝas pri ĝi.
3. Rondo akceptas nomon respondantan al ĝiaj interesiĝoj (ekz. Afriko, Francujo, Skandinavio).
4. Rondo elektas spiritan gvidanton, kiu povas esti historia persono konata en elektita kontinento (lando), kiu
siatempe laboris por la paco, so1idareco kaj internacia amikeco sur kampo de scienco, kulturo kaj arto.
5. Rondo interligas korespondan kontakton kun almenaŭ unu junulara grupo en elektita lando, interŝanĝas 1ete-rojn, librojn, gazetojn, albumojn, ekspoziciojn., reproduktaĵojn, gramofondiskojn, sonbendojn, bildkartojn
ktp.
6. Rondo interligas ankaŭ kontakton kun pola junularo loĝanta en elektita lando. La junularo sendas al Rondo
materialojn pri sia loĝloko kaj rericevas de la Rondo materialojn pri Pol1ando por popularigi ilin en propra medio.
7. Rondo ellaboras monprovizon kaj kreas bibiotekon kaj gazetlegejon. En la biblioteko devus esti libroj pri vivo kaj kulturo de nacioj kaj en gazetlegejo apud esperantlingvaj gazetoj ankaŭ alilingvaj gazetoj.
8. Rondo prilaboras unufoje por kvaronjaro murgazeton en Esperanto. Rondo povas ankaŭ prilabari specia1ajn
revuetojn por interŝanĝo kun interamikiĝintaj eksterlandaj grupoj.
9. Rondo unufoje en la semajno aranĝas prelegon, diskuton aŭ artan vesperon (muziko, recitoj, kantoj) dediĉitan
antaŭ ĉio al elektita kontinento., aŭ iu el ĝiaj landoj aŭ grupo de landoj. I.a Rondo povas organizi ankaŭ
renkontiĝojn kun junularo de naciaj minoritatoj, eltsterlandaj studentoj kaj esperantista junlaro.
10. Unufoje en monato Rondo aranĝas ekspozicieton, plej bane el materialoj ricevitaj interŝanĝe.
11. Rondo gvidas kronikon de sia agado (notaĵoj pri entreprenitaj operacioj, malfacilaĵoj kaj rimedoj por trarompi
ilin, gazeteltondaĵoj, fotoj, desegnoj, pli interesaj ricevitaj korespondaĵoj ktp.) kaj je fino de agadjaro transendas
ĝin al Gvidantaro de la Kampanjo LAZRO por pritakso.
12. Membroj de la Rondo legas 1ibrojn priskribantajn elektitajn de lli kontinentojn aŭ landojn, legas kaj kolektas gazeteltondaĵojn, ilustraĵojn, bildkartojn ktp.
13. Rondo disvolvas ankaŭ propran kultur-distran vivon, aranĝas ekskursojn ktp.
14. Rondo entreprenas ĉiun alian agadon, kiu servas por realigo de la celoj de la Kampanjo LAZURO.

IV  PREMIOJ, DISTINGOJ

l. Partoprenado en la Kampanjo LAZURO estas konkursa.
2. Gvidantaro de la Kampanjo LAZURO premios 3 plej bonajn rondojn. La Gvidantaro pritaksos laboron de la rondoj laŭ sistema labaro ka1 solidaj kontaktoj kun Gvidantaro de la Kampanjo LAZURO.

V  FINAJ RIMARKOJ

1. Agadjaro de Kampanjo LAZURO daŭras de 1. septembro ĝis 1-a de junio.
2. Gvidantaro de la Kampanjo LAZURO garantias al la rondoj kaj al ĝiaj prizorgantoj
 (instruistoj) metodikan helpon.
3. Gvidantaro de la Kampanjo LAZURO entreprenos klopodojn, por ke distingitaj polaj partoprenantoj de la kampanjo partoprenu en internaciaj esperantistaj junularaj tendaroj.
4. Rondoj sendas al Gvidantaro de la Kampanjo LAZURO trifoje dum la jaro raportojn pri sia agado (10-an de
januaro, 1-an de aprilo kaj 1-an de junio).

(Pola Esperantisto, 1964, n-ro 5-6, p. 11)


Letero al pli junaj geamikoj

Kampanjo „Lazuro“ – aventuro kaj ŝanco
Akcja „Błękit“ – przygoda i szansa

   Kiu el vi, en knabina kaj knaba aĝo, ne revis pri rava aventuro, kiun ni deziris renkonto sur malproksimaj vojoj, en nekonata lando, inter diverslingvaj homoj" Kiu ne deziris fariĝi granda malkovrinto, konstrukciisto, historiisto, esploristo de moroj, ću almneaŭ „fluganta raportisto“?

    Reprezentantoj de diversaj civilizoj konkeras la kosmon, internaciaj ekspedicioj transiras sur kameloj, glitveturiloj kaj boatoj ĝis nun nekonatajn partojn de terglobo, esplorante esplorante ĝin kaj serćante signojn de l'vivo.

   Kaj iam. eble antaŭ dudek jaroj, eble antaŭ dek, la hodiaŭaj malkovrantoj estis gelernantoj kiel vi, sidis sur la benkoj, bruis dum la paŭzoj, sufloris dum lecionoj. Kiamaniere tio okazis, ke hodiaŭ ili estas konstruantoj de siaj landoj kaj kreantoj de kulturoj?

   Tre ofte ekdecidis hazardo, kontaktiĝo kun libro, kiu profunde impresis, filmo pri ekterordinara homo, interesa lekcio de instuisto, instigo de pli aĝa amiko, kreaj disputoj en la rondo de interesiĝoj. Poste alvenis malfacilaj jaroj de studoj, longaj horoj pasigitaj en legejoj, ĉiutagaj sindediĉoj.

   Kaj jen, iun tagon efektiviĝis junula sonĝo pri aventuro, Lernanto fariĝis studento, studento fariĝis specialisto kaj esploristo. Li forlasis sian landon por helpi al aliaj popoloj konstrui urbojn kaj uzinojn, organizi sistemon de klerigado, savi historiajn monumentojn en la Libia Dezerto.

   La Kampanjo „Lazuro“ prilaborita de la Ĉefa Estraro de Pola Esperanto-Junularo estas pripensita tiamaniere, ke ĝi plifaciligu al la mezlerneja junularo la renkonton kun valora aventuro kaj helpu al ĝi pligrandigi siajn vivoŝancojn. Ni deziras, ke tiu ĉi junularo disvolvigu sian intertesiĝemon kaj ke ĝi kontentigu ĝin per la pligrandigado de sia scio pri vivo kaj kulturo de popoloj.

   Legu do librojn pri nekonataj landoj, korespondu kun geamikoj en ĉiuj landoj, estu ambasadoroj de tuthomara kulturo en Pollando, kaj en la korespondaj kontaktoj – ambasadoroj de la pola kulturo. Organizu prelegojn kaj diskutrenkontojn, vesperojn de poezio kaj kanto. Lernu Esperanton kaj aliajn lingvojn.

   Vi estas junaj kaj havas freŝajn mensojn. Povas esti  ke via granda pasio, kiu aperis en la esperantista rondo, kaŭzos ke iun tagon vi fariĝos esplorantoj kaj malkovrantoj, ke vi havos dignan pozicion en la socio, estimon en la medio kaj sinceran kontentiĝon.

   Dank' al vi pliriĉiĝos la pola kulturo, kaj eble ankaŭ vi kontribuos al la disvolviĝo de tuthomara kulturo. Ni deziras tion al vi kiel amikoj. pli aĝaj de vi nur je kelkaj jaroj.

Adam Pleśnar
(„Tamen“. Organo de Pola Esperanto-Junularo. 1964, n-ro 1(31) p. II kaj V)


Karaj Junaj Geamikoj,
Karaj Lazuranoj,

   Pasis jam unu jaro de la momento, kiam la Estraro de Pola Esperanto-Junularo anoncis la Kampanjon „Lazuro“. La Kampanjo renkontiĝis ĝenerale kun aprobo kaj intereso de la junularo kaj instruistoj. Fondiĝis kelkaj grupoj, kiuj kun helpo de instruistoj preparadis belajn ekspoziciojn, eldonadis interesajn gazetetojn kaj korespondis kun geamikoj el multaj landoj.

    En tiu ĉi jaro nombro de la Rondoj certe kreskos. Ju pli multaj estos la rondoj de „Lazuro“, des pli agrabla kunlaboro inter ili kaj multe pli da sperto por vi kaj por ni.

   En julio, dum la Seminario de Instruistoj de Esperanto en Gdańsk, la reprezentanto de la Estraro de PEJ invitis ĉiujn instruistojn al junagado kun PEJ en organizado de la lerneja junularo lernanta Esperanton en rondojn de „Lazuro“. La gvidantoj de la Instruista Sekcio de la Pola Esperanto-Asocio aprobis la proponojn de PEJ. Tial ABOCO kiel organo de l Kampanjo „Lazuro“ plenumos sian rolon kiel interligilo de la Lazuranoj pere de jena utiligo de ĝiaj paĝoj:
1. presado de anoncoj de la Rondoj de „Lazuro“, informoj pri ilia agado;
2. helpo al la rondoj kaj ĝiaj gvidantoj proponante al ili diversajn labormetodojn, tiujn. kiuj jam estis elprovitaj en la agado de iu rondo, aŭ tiujn, prilaboritajn de la Estraro de PEJ;
3. aperigado de materialoj por legado kaj distraĵoj, kiel ĝis nun;
4. se la instruistoj konsentos, aperigado de metodikaj materialoj por la lecionoj kaj laboro en la rondoj.

   Imagu, unu leciono gvidata samtempe en ĉiuj lernejaj kursoj kun ebloj poste interŝanĝi kun ćiuj siajn rimarkojn! Sed pri tio decidu la instruistoj mem, ili ankaŭ tiukaze helpu preparadi taŭgajn materialojn por la lecionoj.

   Kaj por la plej energiaj kaj bone organizitaj lernejaj rondoj la Estraro de PEJ havas gravan taskon: okupiĝu profunde pri unu lando, ekkonu bone ĝian kulturon, historion, Esperanto-movadon. Fariĝu tiaj spertuloj pri ĝi, ke vi povu esti ekspertoj de la Estraro de PEJ en la esperantistaj kontaktoj kun tiu lando.

   Kaj ankoraŭ unu konsilo: se vi estas pli ol 15-jaraj nepre abonu la internacian junularan revuon „Kontakto“, Por vi estas speciale tre malmultekosta lerneja abono. Precizajn informojn legu sur la lasta paĝo de „Tamen“.

   Ne forgesu skribi al ni! Koncerne ĉiujn aferojn ĉi supre tuŝitajn skribu al: Kampanjo „Lazuro“ aŭ Mezlerneja Fako de Pola Esperanto-Junularo, Erocław, Dubois 3.

(el „Tamen“ („Aboco“. Bulteno de la Kampanjo „Lazuro“), 1964, n-ro 9 p. I-II)


Aktualigo: marto 2005

Bonvolu skribi al Eŭroponto

Kodado / kodowanie: Unikodo UTF-8

Aktualizacja: marzec 2005

Napisz do Europonto

© SEA & Worsten 2005